Ho dolĉe la manon enpremi en vin, dolĉe enmergi ĝin, sablo, vi
mola! amikino de la ripoz', asistantino de sonĝoj! Palete serena nun la aer', varma la sun' kiel homa spir',
mildaj la voĉoj aŭdataj, kaj dolĉe restadi en solo. Sidante sur bordo, mi sekvas la akvon brunverdan, irantan plu
lante, tre lante, orante sin sub la nubetoj el oro. Ho! iro facila! Kaj fera leĝ' volas vin ... Kaj ke pasadu plu
mute ĉi nuboj sur la ĉiel', plene de voĉoj ĉi akvo. Bela akvo, do kion parolas vi? Ĉion vi zumas por mia plaĉ'...
Leĝo sen dub' ... Kaj ke el la man' glitu fluide la sablo. Kaj ke en la sablo, trans lasta lim' de la ekstremo de malgrandec'
dure kaj tranĉe persistu plu la origina siliko. Sed, aĵ' nepalpebla, ho dolĉe vin teni! kaj lasi, ke en silent'
viaj maldikaj fluetoj nun kuru tra inter la fingrojn. Kaj ĉi kontinua trankvila kur' estas la temp'. Kaj la laca man',
polvo labila ja estas la sablohorloĝo terura. |